Mario Lanfranchi
Aspekto
Mario Lanfranchi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1927 en Parmo |
Morto | 3-an de januaro 2022 (94-jaraĝa) en Langhirano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Moffo (1957–1973) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro televida produktoro scenaristo aktoro reĝisoro |
Mario LANFRANCHI estis itala filmreĝisoro, aktoro, scenaristo kaj filmproduktoro. Li realigis multajn kinejajn filmojn en Italio, unu unu el ili, Madame Butterfly de 1956 rolis la 23-jara italdevena usona kantistino Anna Moffo, kiu ĵus pasigis jaron en Romo pro studenta stipendio.[1] En 1957 li edziĝis kun ŝi, li 29-jara kaj ŝi intertempe 24-jara, kaj dum la sekvaj jaroj prezentis ŝin en multaj pliaj filmoj - ŝi poste plendis ke estis multe tro multaj, kiuj fine elĉerpigis ŝian kantan voĉon.[2] En 1972 la paro divorcis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Anna Moffo in New York gestorben (germane: "Mortis Anna Moffo en Novjorko") en la germanlingva gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung la 11-an de marto 2006 (germane)
- ↑ Anna Moffo - un ritratto - biografia artikolo en la retejo gbopera.it (itale)